Princo amanta mavan Reĝinon, kiu lin tentallogis…

(Verkis: Jan Šik, Tradukis: Margit Turková)

Eksonoris sonorilo – de l´fabelo estas fino…

La fabelo estas rakonto, kiu ĉiam finiĝas bone. Kaj ĉiuj rakontoj havas sian komencon kaj sian finon. Ĉiuj fabelhistorietoj havas du ekstremojn: la komencan kaj la finan. Sed en ĉiu fino troviĝas nova komenco…

La ĉevalo nur malfacile eligis siajn krurojn, kiuj eniĝadis en la vojkoton. La Princo devis elseliĝi kaj de tempo al tempo tiri ĝin per brido. Komenciĝis ja vintrosezono kaj en la aero flugetis malgrandaj neĝflokoj, kiuj post la terenfalo degelis. Kiam la vojo finiĝis, montriĝis antaŭ li malgranda kabaneto. Li alnodis la ĉevalon al pino kaj senseligis ĝin, por ke ĝi iom ripozu.

Enirinte la domon li ektuŝbatis sian kapon en pordkadro. La plafono ene estis malalta, li devis iom kurbiĝi, tial lin doloris la dorso. Li perpleksplene algapis en la mezon de la ĉambro. Tie ĉi estis glasa ĉerko kaj en ĝi kuŝis knabino. Ĉarmega – neniam li tian vidis. Vestita en blua kostumo kaj neĝblanka en la vizaĝo. Subtilaj vizaĝtrajtoj, kiuj allogis por karesi kaj longa nigra hararo estis sternita sur malgranda kapkuseneto. Ŝi aspektis morta.

Ĉirkaŭ la ĉerko sur la planko brulis grandaj kandeloj. Sep da ili. Entute ĉio, kio en la ĉambro troviĝis, estis je sepnombre. En la malgrandeta kuirejeto, ĉe unu flanko de la kabaneto, staris malgranda tablo, sur ĝi sep teleroj, sep kuleroj kaj ĉe ĝi sep seĝoj. En la kontraŭa ekstremo premapudiĝis sep litoj. Li ne sciis, kion pri la neordinara loko pripensi. Li alpaŝis la ĉerkon kaj levis la kovrilon por ekscii, ĉu la knabino spiras. Kiam li de proksimo vidis ŝiajn ruĝajn lipojn, ekturniĝis lia kapo.

Li ne rezistis, mallevis sian kapon kaj pliproksimigis al ŝi la vizaĝon. Momenton li tuŝproksime rigardis al ŝia beleco, subite fermis la okulojn kaj kisis ŝin. Ŝi ekspiris tiel neatendite abrupte, ke li ektimiĝis. Ŝi malrapide en la ĉerko eksidiĝis kaj ĉirkaŭrigardis. Ŝi ekvidis la Princon, prenis lin je la mano kaj kune ili sidiĝis sur malgrandaj seĝetoj ĉe la tablo. Ŝi ĉion rakontis al li: pri sia infanaĝo, pri la mava Reĝino, pri la venenigita pomo kaj pri la sep gnomoj. Tuj ili enamiĝis reciproke.

Post la geedziĝceremonio ili komencis vivi kune. Baldaŭ ili havis amason da zorgoj, ĉar oni devis prizorgi du reĝolandojn, kaj gnomoj jam ne emis ilin helpadi. La Neĝulino vivis ĉe la Princo en kastelo, kie estis da ĉio sufiĉe. En la alia vivis la mava Reĝino, kiun ili ne forpelis, ĉar ili ŝin pardonis. Ŝia propra kastelo estis malnova kaj bezonis multe da riparoj. La Princo devis ĉion organizi sur la loko, li estis ofte el sia hejmo. Krome ĉion komplikis liaj gepatroj. Ja ili regis la landon kaj eĉ miksiĝis en la geedzvivon de sia filo kaj Neĝulino.

Post ioma tempo la Princo kaj Neĝulino komencis inter si kvereli. Problemoj kaj malakordiĝoj en lia vivo estiĝis ĉiutagaj; kaj infanoj ne alvenis… Ne daŭris longe kaj rimarkis tion ankaŭ la mava Reĝino.

„ Hodiaŭ vi estas iom ĉagrena, Princo, diris la Reĝino. Ili sidis komune ĉe la planoj de la kastelo kaj pritraktis ĝian tegmentorekonstruon. La Princo ŝin alrigardis. Diris nenion, nur movis la manon kaj mallevis siajn okulojn denove al la planoj. Li entute ne povis koncentriĝi. Matene li kverelis kun la Neĝulino pro sia patrino. Kaj hodiaŭ estis pri la Reĝino io nova kaj nekutima. Io, kio lin multe malkoncentrigis. Pasis komento – ol li divenis. Li levis la okulojn kaj ridetis.

„Nenio – nur ke hodiaŭ vi tre belaspektas, Reĝino.“ La Reĝino ja hodiaŭ survestis sian plej belan kostumon, kaj la antaŭan tagon frizisto mallongigis ŝian hararon. Same kiel la Neĝulino – ankaŭ ŝi havis nigrajn harojn. Ŝia figuro estis simile perfekta. Nur ŝi estis pli alta, longaj kruroj, altaj kalkanumoj – do ŝajnis, ke ŝi al ĉiuj rigardas desupre.

Kvankam ŝi estis mava, ŝi nubmienis en spegulo nur al si mem. Al aliaj ŝi kapablis mieni afable. Apenaŭ oni ekscius, ke ŝi estas je dek jaroj pli maljuna ol la Princo. Ŝi estis tre alloga virino en sia plej favora aĝo. Ja – en la reĝolando estis dekomence ŝi la plej ĉarma ol plenkreskis la Neĝulino. La spegulon ŝi disrompis, kiam ŝi en ĝi ekvidis la Neĝulinon, sed tamen estis fakto, ke ŝi estis nur paŝeton post tiu sia konkurentino. Longe ŝi cerbumis, kiel la Princon allogi. Montriĝis ja, ke la venenigita pomo ne estis tia plej bona vojo. Ŝi estis preparita uzi pli efikan metodon.

Ŝi akompanis la Princon al la kastelkorto, kie li surseliĝis kaj forgalopis. La reĝino al li longe mansvingis. Enirinte la arbaron, li sin korpturnis kaj ankaŭ mansvingis al la reĝino. Ŝi ridetis kaj ekpensis: Kaptita…

De tiam la princo venadis ĉiutage kaj ofte restis ĝis vespero. Kun la Neĝulino li parolis ĉiam pli kaj pli malofte, kun la Reĝino ĉiam pli kaj pli ofte. Post longa tempo li havis emon por ridi. La Reĝino paroladis allogmaniere pri kiu-ajn temo. Ŝi havis vivresumon kaj vivspertojn pli riĉajn ol la Neĝulino. Ŝi aŭskultis komprenplene la plendojn de princo, liajn malfacilaĵojn, liajn malsukcesojn. Ŝi silentis kaj kapjesadis kaj la princo sentis bonfarton ĉe ŝi…

Iun tagon li restis ĝisnokte. La Reĝino igis prepari vespermanĝon. Post la manĝo ŝi sidis kun la Princo en en iu kastelĉambreto. La uzita manĝilaro estis el la rondotableto forigita kaj nun sur ĝi bruligis du kandeloj kaj staris du glasoj kun ruĝa vino. Ili ridis kunekun la tutan vesperon. La Princo eĉ ne rememoris, kiam laste li sentis sin tiom bone kun la Neĝulino hejme. Ĉi vespere li ŝin tute forgesis… Pasio iam superregas teneron.

Kiam li ion diris, la Reĝino ĉiam ridetis kaj mole dume tuŝis lian brakon. En certa momento ambaŭ ĉesis paroli rigardante reciproke en la okulojn. La Princo ekscitiĝis. La Reĝino surhavis nigran kostumon kun granda dekolto. Ankaŭ ŝi havis amsopiron en la okuloj. La Princo prenis ŝian manon en la sian. Ĝi estis varma, kiel ŝi estus glutinta ĉiujn sunradiojn de varmega somera tagmezo. La Princo kisis ŝiajn fingrojn, unu post la alia. Poste li penetris per sia lango en ŝian buŝon kaj ekstartis eksplodon sur ambaŭ flankoj. Dum la Neĝulino estis tenera, la reĝino estis pasia, kion la Princo ĝuis pli. Ambaŭ ekstaris kaj li piedforpuŝis sidlokon ĝis la ĉambromezo. La tremanta Reĝino dorsiĝis al muro. La Princo avide alpremis sin al ŝi, kaj…

Hejmen li ne revenis. Restis kun la Reĝino. La Neĝulino lin ne atendis, al ŝi estis egale, ke la Princo ne estas hejme, ŝi iris baldaŭ dormi… Kiam li finfine la postan tagon tagmeze alvenis, ŝi eĉ ne demandis, kial li venas tiom malfrue. Ne daŭris longe, la Pinco translokiĝis al la Reĝino kaj kun la Neĝulino li divorcis.

Haltu, haltu… Tio estas malbona fino. Ĉu la fabelo tiel daŭrigis? Ĉu ne estus pli bone…

Jen: La Princo prenis ŝian manon en la sian kaj diris: „ Pardonu, mia Reĝino. Estas nur unu en la vasta mondo, kiun mi vere amas: la Neĝulino. Ne koleru, sed mi devas hejmen.“ Poste eksidis sur la ĉevalon kaj forgalopis. Hejme li diris ĉion al sia Neĝulino. En la nokto ili geiĝis ĝis la tagiĝo. La postan tagon ili la mavan Reĝinon forpelis el la kastelo. Kaj ili ambaŭ vivis feliĉe ĝis la morto…

Aŭ la fabelo povus finiĝi pli malbone…

La Princo eksidiĝis sur la ĉevalo kaj forveturis. Estis noktmallumo. La ĉevalo stumblis de vojŝtono, kiun ĝi ne vidis. La Princo falis el la selo teren kaj lia nuko rompiĝis.

Eĉ eblas…

Kiam la Neĝulino pri la duuloj eksciis, vestŝajnigis pomovendistinon. Unu pomon ŝi vendis al la Reĝino. Ĝi estis venenigita. La Princo la Reĝinon ne kisis kaj la gnomoj ŝin ankaŭ ne helpis…

Eĉ povis la rakonto iri nekutime:

Kiam la Princo revenis hejmen, diris ĉion al Neĝulino. Venontan tagon forveturis ambaŭ al la Reĝino. Ĉiuj konsentiĝis vivi triope-tolereme en la malnova kastelo, sen siaj gepatroj. La Princo ekhavis du partnerinojn – du la plej belajn virinojn en la reĝolando - kaj estis feliĉa.

La fabelo povas iri eĉ tiamaniere…

La Neĝulino alvenis al la Reĝino por ĉion kun ŝi rezolute pritrakti. Ili komune vespermanĝis. Poste ili ekbruligis du kandelojn sur tableto en saloneto kaj priverŝis vinon en du glasojn. Kiam ilin fintrinkis, la Reĝino proksimiĝis al la Neĝulino, karestuŝis ŝian brakon, rigardprofundiĝis en ŝiajn tenerajn belajn okulojn… La Princo restis sola kaj malfeliĉis…

Malofte oni travivas sian vivon kiel en fabeloj. Eĉ malfavoraj rakontoj povas finiĝi per io bela kaj daŭrigi plu. Malfermiĝas novaj vojoj – eĉ miloj da ili…

La plej belaj fabeloj estas tiuj historietoj, kiuj ne estas rakontataj ĝisfine.

 



Revenu al ĉefa paĝo Jara da Cimerman

Lasta ĝisdatigo de ĉi tiu paĝo okazis la 07.05.2016
Sugestojn kaj atentigojn bonvolu sendi al mia adreso.