Orharulino

(tradukite el la ĉeĥa originalo)

 

En iu reĝolando vivis soleca reĝo, kiu havis tre ambician serviston Georgon. Tamen la servisto ludis nur duan violonon (1), ĉar la unuan dismordis la anoj de reĝa orkestro, por ne aŭdi ĝin. Tial Georgo vizitadis diversajn vesperajn lernejojn, posttagmezajn kursojn kaj aliajn nefidindajn fuŝprelegojn, por denove akiri reĝan favoron. Bedaŭrinde li ne ĉiam sukcesis. Ekzemple el danckurso li estis eksigita jam post 2 semajnoj pro mallerteco, ĉar li sukcesis puŝi sian piedon al dekolto de sia kunulino. Tial li decidis famiĝi per muziko. Li prenis sian violonon kaj dum liberaj vesperoj li provis ekzerci la ludon. Ĉar li tute ne sukcesis, li metis la violonon denove sub la ŝrankon.

Ĉar Georgo estis persistema kaj ne metis fusilon en sekalon (2) tuj post la unuaj 168 malsukcesoj, li foje venis ankaŭ al lingvo- lernejo. Komence li denove spertis malfacilaĵojn, li ne kapablis studi la rusan lingvon, ĉar al la komisiono ne plaĉis lia prononcado de la molaj silaboj. Kiam aŭdis lin Avo Frosto, li rompis je li sian bastonon Frostigilon. Ankaŭ ĉe la angla lingvo li plene ne sukcesis. Apenaŭ li ellernis kelkajn vortojn, li fanfaronis per ili, sed anstataŭ O.K. li diris 8, anstataŭ "All right" "ol rajto" kaj simile.

Fine li elektis bestolingvon kaj... surprize sukcesis. Li sukcesis eĉ ĉe la fina ekzameno, kie lin ekzamenis vera indiĝeno (siberia tigro). Sukcesis nur malmultaj, ĉar dum la ekzameno la tigro formanĝis preskaŭ ĉiujn kursanojn. Krom Georgo saviĝis nur la sinjorino Aktivulino, kiu asertis, ke ŝi estas venenigita per 40 jaroj de socialisma konstruado.

Freŝe diplomita Georgo foje staris kun la reĝo ĉe malfermita fenestro kaj aŭskultis babiladon de kokinoj. Iu kokino diris:

"La plej bona amorulino estas princino Orharulino."

Georgo ekridetis, sed la sagaca reĝo rimarkis tion. Li severe demandis, kial Georgo ridas. Tial la servisto devis konfesi, kion li aŭdis. Mi devas ankaŭ klarigi, ke la reĝo dum multaj jaroj vane serĉis fianĉinon. Lia malespero estis jam tiom granda, ke li estis preta kontentigi eĉ kun iu ranino, kiun li povus per kiso ŝanĝi al princino, sed ankaŭ en tiu agado li ne sukcesis. Tial la servisto ricevis de la reĝo novan kavatoron (bagron) kaj ordonon elserĉi kaj venigi la princinon Orharulinon.

Ĉar Georgo tute ne sciis, en kiu direkto li serĉu unue, li fermis vojatlason kaj ekveturis rekte laŭ sia nazo – tra infanaj ludejoj kaj ornamaj ĝardenoj, padoj, ŝoseoj eĉ aŭtovojoj kaj post unu semajno li atingis profundan arbaron, kie li sur senarbejo ekvidis plorantan cervon.

"Kio okazis?" demandis kompate Georgo. La cervo klarigis, ke apro el apuda arbaro kreskigis al li kornojn.(3) Tial la cervo ploris. Bonkora Georgo ekkoleris, eltiris sian kuglofusilon kaj ekiris puni la apron. Baldaŭ li ĝin trovis, kiel ĝi en arbustaro amindumas lutrinon. Georgo ĝin pafis kaj aldonis por si:

"Ĉi tie vi havas miajn kuglojn, ĉar la viajn vi ne plu uzos."(4) Poste li revenis al kontenta cervo, kiu radiis pro ĝojo kiel dum kopulaciotempo.

"Dankegon, Georgo, vian helpon mi neniam forgesos. Se vi iam bezonos ion de mi, nur rememoru min kaj mi tuj venos", diris la cervo kaj kontente foriris al profunda nigra arbaro.

Georgo daŭrigis sian vojon kaj post iom da vagado tra kamparo li renkontis ĵurnalistan anason, (5) kiu klopodis paŝeti en polvo.

"Kio okazis?" demandis Georgo. La anaso plendis, ke ĝi ne povas flugi pro malica cenzuro, kiu pritondis ĝiajn flugilojn. Nun ĝi devas iri piede al proksima fiŝlago.

"Tio estas bagatelo," diris Georgo kaj tuj eldragis belan fiŝlagon por la anaso.

Ankoraŭ unu okazaĵo atendis lin samtage. Sur kapoton de lia kavatoro ĝuste antaŭ liaj okuloj eksidis muŝo kaj per malforta voĉo petis lin, ke li enlasu ĝin al si, ĉar iu stranga araneo persekutas ĝin. Tamen Georgo opiniis, ke li dum la tuta tago bonfaris jam sufiĉe, do li rifuzis. Krom tio li rememoris, ke vendisto en aŭtovendejo atentigis lin, se eventuale sur la kavatoro aperos muŝoj, (6) oni devas nepre ilin forigi. Tial li eĉ ne aŭskultis la muŝon ĝis la fino kaj per ŝovelilo li mortbatis ĝin.

Post senrezulta unujara migrado Georgo decidis razi sin, ĉar lia barbo ofte enplektiĝis en la stirilon kaj komplikis ŝoforadon. Tial li parkigis la kavatoron antaŭ barbirejo kaj atendante li foliumis lokan ĵurnalon. Subite lia koro ĝoje eksaltis, kiam li ekvidis jenan anoncon:

"Reĝa filino Orharulino, 22/165, fraŭlino, sen devontigoj (7) serĉas riĉan reĝon kun propra burgo aŭ kastelo kaj daĉo por geedziĝo. Signo: Sangokoloro ne gravas."

Georgo eĉ ne ĝisatendis la barbiston kaj tuj hastis al la kastelo. La reĝo-patro promesis al li ricevi Orharulinon, sed nur post ĝusta plenumo de 3 taskoj – kaj se ne,  li estos je lia kapo malaltigita. Georgo alrigardante multajn kapojn kuŝantajn ĉirkaŭe, proponis anstataŭe malaltigi sian barbon aŭ eble salajron, tion li konsideris pli konvena. Sed reĝa ordono estas sankta kaj ĉiam plenumenda, do Georgo fine jesis.

La unua tasko estis poluri reĝan aŭton ROLLS-ROYCE per vera cerva veluro, kiu estis en la reĝolando malfacile akirebla. „Mi gapas kiel cervo“ – kaj subite la cervo staris antaŭ li por rekompenci lian helpon. Georgo kaptis ĝin ĉe la dorso kaj frotis per ĝi reĝan aŭton tiel forte, ke la reĝo poste devis uzi ŝirmokulvitrojn por ne blindiĝi pro forta brilo de la aŭto.

"Bone, bone, kara Georgo, la unua tasko estas plenumita sukcese. La dua tasko estos pli malfacila. Mi deziras, ke morgaŭ en mia reĝolando estu koncipitaj almenaŭ 1000 infanoj."

"Ho, tio estas iom pli forta kafo," ekpensis Georgo, "tion mi ne aranĝos sola, nek la anaso povas helpi al mi, eble povus helpi cikonio.“ (8)

Apenaŭ li ekpensis pri tio, aperis la ĵurnalista anaso, kiu tuj ellasis misinformon, ke ĉiu biero en la reĝolando estas venenigita. Tial ĉiuj viroj, disputantaj en gastejoj pri estonta politiko, malbonhumore revenis hejmen al surprizitaj edzinoj. Post fino de ĉefa vespera televida serialo la edzoj ne havis alian urĝan laboron, tial ili amoris kun siaj edzinoj kaj ĝis mateno pli ol 1000 virinoj atendis naskiĝon de sia bebo. Povus esti eĉ pli da virinoj, sed tion malebligis obstina gastejestro Galileo, kiu kiel kutime ne kredis novaĵojn el reĝa presagentejo kaj kranis bieron ĝis noktomezo, kiam diboĉaj gastoj bruegis unuvoĉe: „...kaj tamen ĝi turniĝas."(9)

Ĉiukaze la dua tasko estis ankaŭ plenumita. La tria tasko estis ekkoni princinon Orharulinon elinter 13 vualitaj virgulinoj. Ĉi tiu tasko estis vere problema ankaŭ por organizantoj, ĉar pro la dua tasko restis en la tuta reĝolando nur malmultaj virgulinoj kaj la reĝo-patro trovis da ili nur 12. Sed solvon oni ĉiam trovas. La reĝo rememoris la duonavon Ĉiosciulon, kiu havis ankaŭ orajn harojn. Krom tio li en sia junaĝo studis en Sovetunio, tial li estis tiom saĝa, ke li forgesis okupiĝi pro korpaj plezuroj,  simple dirite, li estis virgulo. La Avo Ĉiosciulo unue ne konsentis, ĉar li ĝuste estis konstruanta modelon de atomo en reala skalo kaj demetinte ĝin antaŭ momento li ne sukcesis retrovi ĝin. Krom tio estis konate, ke li malŝatas la reĝon kiel kanguruo poŝoŝteliston, tamen post longa insistado li konsentis murmurante al si, ke inteligenteca kvociento de la reĝo kaj temperaturo de ĉambro preskaŭ egalas.

La trian tagon matene estis la spitanta Avo Ĉiosciulo vualita per blanka drapo same kiel la 12 ceteraj virgulinoj. Por ke la iluzio estu perfekta, la reĝo ŝtopis sub lian vestaĵon 2 basketbalajn pilkojn, poste venigis lin en la salonon kaj starigis lin inter la 12 virgulinojn.

Suverena Georgo venis en salonon kun cigaredo enmane, tial vualitaj personoj estis baldaŭ ankaŭ fumvualitaj, sed ekvidinte 13 same blankajn drapojn kaj 13 same orajn harojn, li rapide perdis sian memfidon. Nun li bedaŭris sian eraron kun la magia muŝo. Sed kion nun fari? Post ioma hezitado Georgo decidis agi laŭ sia sperto kaj elektis la plej belformitan virinon.

"Vi perdis!" ride ektondris la reĝo kaj montris al surprizita Georgo, kiun li elektis. Malespera kaj seniluziigita Georgo eksaltis kontraŭ la senkulpa Avo Ĉiosciulo kaj furioze ŝiregis liajn orajn harojn. Antaŭ ol surprizitaj gardistoj ekagis kaj apartigis la batalantojn, Georgo sukcesis forŝiri de lia kapo preskaŭ ĉiujn harojn. Restis nur lastaj 3. Kaj se ili ankoraŭ ne elfalis, li havas ilin ĝis nun.



Klarigoj.


Revenu al ĉefa paĝo Jara da Cimerman

Lasta ĝisdatigo de ĉi tiu paĝo okazis la 16.11.2013
Sugestojn kaj atentigojn bonvolu sendi al mia adreso.