Murdo en trajno.

(Verkis Vilém Ravek, 2018-11-04)

Naŭdek kvin procentoj da murdoj en trajnoj okazas en internaciaj aŭ longdistancaj rapidtrajnoj. Se vi en ordinara pasaĝertrajno ekvidos vojaĝanton en sangolageto, ne ektimu. Certe ne temas pri murdo, sed pri disverŝita keĉupo.

Nenio atestis, ke ĉi tiu tago, kiam li estis invitita al leporĉasado, finiĝos tiom dramece. Tamen li iun dramon atendis. Jam matene en nebulmalvarma novembra veteraĉo oni cirkuligis kelkajn boteletojn de prunbrando. „Sed tio ne estas permesita“, li protestis. Sed oni klarigis al li, ke malpermeso de la alkoholo koncernas nur ĉashundojn, la ĉasistojn ne. Ĉar inter la invititoj estis eĉ distrikta policestro, neniu devis timi la neatenditan kontrolon pro alkoholo. Feliĉe neniu skandalo okazis kaj eĉ la leporoj finiĝis bonŝance. Eble ili trapasis iun specialan trejnadon aŭ ili iom malmultis.

Post kelkaj horoj:

Oni elpuŝis lin el gastejo preskaŭ perforte. Neniu el la ĉeestantoj deziris, ke li malatingu sian lastan vespertrajnon kaj ke iu devu inviti lin hejmen por tranokto. Lastatempe li ebriiĝis tiamaniere antaŭ multaj jaroj, kiam li subtaksis ŝtorman forton de juna vino. Krom perdo de ekvilibro dum malfacila piedirado direkte al malproksima stacidomo lin ĝenis lia ŝrotpafilo kaj ĉaskaptita leporo, kiun li trafis kiel unu el malmultaj tuj antaŭ fino de la leporĉasado. Ĝuste la neatendita ĉasaĵo de rara longorelulo en nuna tempo kaŭzis tion, ke li drinkis unu glason da brando post la alia. Sed freŝa novembra vetero saturita de falanta nebulo utilis lin. Li komencis kredi, ke li verŝajne ne plu vomos. Li esperis, ke la horo de dormado en lulema ritmo de tremsona pasaĝertrajno lin finfine eltiros el ĉirkaŭbrako de grimacanta simio.

Maljuna konduktoro malŝatis ĉi tiujn trajnligojn „inter hundo kaj lupo“ (malfrunoktaj horoj). Vagonoj estas preskaŭ malplenaj kaj kiam tamen iu en ili vojaĝas, tio estadas aŭ strangulo aŭ ebriulo revenanta el iu firmaa amuzvespero. Kompreneble troviĝas tie ankaŭ honestaj laboristoj el posttagmeza skipo, sed la tiuj ja baldaŭ elvagoniĝadas. Restintaj pasaĝeroj plej ofte dormas kaj la konduktoro estas la lasta, kiu emus ilin veki. La pasaĝertrajno malproksimiĝadis de la urbo kaj sinsekve ĝi malpleniĝadis. Nur malofte iu envagoniĝis. Solecaj stacidometoj dumnokte aspektis kiel tombejaj konstruaĵoj.

Duonhoron pli poste:

Al tiu stranga pasaĝero en verda ĉasista mantelo li regule devus malpermesi envagoniĝon. Sed li havis pafilon kaj cetere li jam estis ene. La konduktoro flarsentis el li alkoholaĵon. Tamen li ne estis atakema. Post la peto li sendiskute montris sian validan revenbileton kaj evidente li strebis nur trovi malplenan kupeon, kie li povus fordormi ebriecon. Longtempaj spertoj instruis la konduktoron, ke lia ofica aŭtoritato en preskaŭ malplena vagonaro funkcias nur tiam, kiam ĝin respektas ankaŭ la kontraŭulo. Tiel kutime estas dumtage, sed ne duonhoron antaŭ noktomezo. Ĝis kiam la viro kun ĉaspafilo dormas, li faros nenion malbonan. La konduktoro mem ankaŭ faros nenion malbonan, se li restos en deĵorkupeo kaj puŝos eksteren eĉ ne nazon. Bedaŭrinde post kelkaj stacioj neatendite envagoniĝis pli-malpli kvardekjara blondulino kun brusto kiel Gina Lollobrigida en siaj plej bonaj jaroj. Pro Dio, kial ŝi kun tiuj mamoj vojaĝas sola kaj eĉ nokte? Antaŭ ol la konduktoro reagis al ĉi tiu situacio, ŝi enpaŝis kupeon, kie sidis dormebria ĉasisto. Senerarema sesa sento aludis al la konduktoro, ke lia profesia kariero proksimiĝas al la plej malbona fino, kiun li povus imagi. Kial li ne pensiiĝis tuj, sed decidiĝis servi plu? Li kaŝis sin al relative sekure gardata deĵorkupeo, sed li sciis, ke li ne signis bileton de la brustriĉa blondulino. Deĵordevo lin komandis, ke li pli aŭ malpli frue devos ŝin kontroli. Por unu fojo okazos nenio, kiam li tion ne faros.

Antaŭ ol ekdormi la ĉasisto pendigis mortan leporon super la kontraŭa sidloko, por ke la sango, gutanta el ĝia muzelo, ne sangumu lian flanelan veston. Li estis certa, ke dum kelkaj minutoj li ŝtipiĝos (profunde endormiĝos). Ĉar li estis elvagoniĝonta nur en la fina haltejo, ne estis danĝero, ke li veturus pli malproksimen ol li mem volis. Kiam li vekiĝos, tiam li jam estos malebria. Li denove revenos inter komunumon de civilizitaj homoj.

Feliĉe li vekiĝis iomete pli frue. En kupeo li ne plu sidis sola. Li devis dormi profunde, ĉar lin ne vekis eĉ alveno de tute plaĉa blondulino, al kiu li malfacile kapablus rigardi nur en ŝiajn okulojn. Tamen en lia rigardo mankis aludo de volupteco, sed ne mankis timego. Sur ŝia neĝoblanka bluzo rapide disvastiĝadis granda ruĝa makulo de lepora sango. Blondulino nekompreneble sidigis sin rekte sub pendantan leporon kaj baldaŭ, same kiel li, ŝi profunde ekdormis. Alkoholo en lia sango bremsis lin trankvile primediti. Aspekto de sangmakulita virino en krepuska lumo perturbata nur de kloroza lumo penetranta el vagona koridoro efikis terure. Kiam tiu ĉi ulino vekiĝos, kaj tio povus okazi ĉiumomente, ŝi kaŭzos skandalon. Se ĉio finiĝos nur per damaĝokompenso pro neniigita luksa bluzo, li povos gratuli al si. Okupis lin paniko. Feliĉe la motortrajno ĵus venis al iu malgranda izolita stacidometo. Li hezitis eĉ ne unu sekundon. Sian mantelon li ĵetis al la ŝultro, kaptis sian ŝrotpafilon kaj pruvobjekton – leporon - kaj rapidis tra koridoro al elirejo. La trajno haltis tro abrupte, sekve de tio li puŝis per sia ŝultro al vando de deĵorkupeo. Pli frue ol la timigita konduktoro kapablis eliri, la ĉasisto sukcesis per abrupta ekmoviĝo ŝirmalfermi la elirpordon. En la stacidometo ĉeestis neniu viva animo. Ĝis tiu ĉi tempo ekzistis neniu homo, kiu povus malebligi lian forkuregon al malvarma aŭtuna nokto.

Maljuna konduktoro nepre ne apartenis al tiuj, kiuj penus haltigi la viron kun pafilo. Kun konsterniĝo observis, kiel li per ŝanceliga paŝo malaperas el perono ien al kampoj. La stacidomo malproksimiĝis de la vilaĝo pli ol unu kilometron. Verŝajne ne tro longe daŭros, ĝis polico lin kaptos en senkreskaĵa pejzaĝo kun senlimaj huboj. La konduktoro sciis, ke la ebria ĉasisto devis elvagoniĝi nur en fina stacio kaj ne ĉi tie en ia obskura vilaĝo. Io terura devis okazi. La kupeo, de kie la frenezulo elkuris, estis suspektinda pro nenormala absoluta silento. Al la konduktoro ŝajnis, ke venontmomente li svenos pro neesprimebla teruraĵo. Fine li rekuraĝiĝis. Li malfermtiris la ŝovpordon kaj ekŝaltis lumon. Akra lumo inundis la kupeon. La Viktimo de krimo kolapse kaŭriĝis sur la benko. Sur maldekstra flanko de ŝia brusto videblis granda sangomakulo. Tiu kanajlo pafis ŝin rekte en la koron. Fakte jam ĉio finiĝis. La murdinto ie en kampoj ne plu povis murdi lin kaj al la viktimo li ankaŭ ne povis helpi. Surprizita de sia neatendita decidemo li trankvile tiris danĝerbremson. Sed poste okazis io terura. El lia gorĝo aŭdiĝis besta kriĉo.

El dormado vekis ŝin malagrabla akra lumo kaj sekva abrupta skuiĝo de la vagonaro. Ŝia unua ideo estis, ke ŝi transveturis sian eliran stacion kaj nun ŝi verŝajne troviĝas en la fina stacio. Ŝi eksaltis, sed tiumomente ŝin fiksis terura kriego. Jesuo Kristo, ja tio estas la konduktoro! De kiam oni faras komplikaĵon el tio, se iu senintence veturas pli malproksimen, ol li pagis? Sed la maljunulo en fervojista uniformo kun terura mieno grandokule gapis al ŝi kaj per sia mano li montris al ŝia brusto. Ŝi jam alkutimiĝis je viraj rigardoj al ĉi tiu loko, sed la avo kondutis pli eble kiel frenezulo. „Ŝi estas morta,“ li kriaĉis. Ŝi alrigardis kaj ...

Post la oldula kriĉo tranĉis la aeron nepriskribeble alta soprano de mortanta blondulino. Sangomakulo en zono de koro ne havis alian klarigon ol ke ŝi ĵus estis mortige vundita. Ŝi disŝiris la bluzon senpere sur sia korpo, sed sub ĝi aperis alabastre blanka haŭto difektita per nenio. El aliaj kupeoj rapide eliris kelkaj restintaj pasaĝeroj.

„Vi porko, kion vi aŭdacis?“ kaptis la konduktoron per lia roverso iu ulo kun giganta figuro, kiam li ekvidis blondulinon kun disŝirita kaj sangmakulita bluzo kaj apud ŝi evidente frenezan konduktoron kun gaporigardo. Kelkaj homoj tuj vokis policon. Ĉi tiu nokto estos certe longa.

La ĉasisto venis hejmen nur preskaŭ matene lace-laca post kvinhora paŝado. Li estis ĝisoste frostiĝinta. Rapide li prenis varman duŝon kaj poste li subkuseniĝis al sia edzino. Pli frue li pendigis la leporon en ŝedo, por ke ĝi konvene maturiĝu kiel ĉiu ĉasviando. Finfine ne okazis io tro grava. Li povus finiĝi eĉ malpli bone, li pripensis.

Tradukis: Karel Votoček 2019-01-27

Lingva kontrolo: Margit Turková

 



Revenu al ĉefa paĝo Jara da Cimerman

Lasta ĝisdatigo de ĉi tiu paĝo okazis la 07.05.2016
Sugestojn kaj atentigojn bonvolu sendi al mia adreso.