Milito kontraŭ volontulaj fajrobrigadistoj

(Verkis Daniel Tomáš 2018-01-18)

Jam duan jaron mi en nia vilaĝo laboras kiel estro de volontulaj rubaĵistoj. Tiu ĉi funkcio, eĉ la agado estas ege interesaj kaj meritplenaj. Sed vi ne kredus, kiom malmulte populara inter la vilaĝanoj estas nia neinvitita strebado.

Kiel brulo en okulo estas por la homoj precipe tio, ke post sia hejmenreveno el la laborejo ili trovas krom la malplena rubaĵkorbo ankaŭ perforte elrompitan au piede disfenditan pordon. Nia brigado opinias tion sensenca riproĉado kaj liveras al tiuj eterne malkontentaj harfendistoj simplan demandon, kiamaniere do ni purigu ilian la rubaĵkorbon, se ilia hejmo restas senĉese ŝlosita. La kritikaĉuloj senescepte obĵetas, ke ili entute ne mendis forprenon de la rubaĵo. Jes, ili ne mendis, diras ni. Sed ni ja estas volontuloj!

Foje, pli precize dirite kelkfoje, ni estis maljuste misakuzitaj pri ŝtelo. Sed tio dependas de la vidpunkto. Nome ekzistas eĉ tiaj rubaĵoj, por kiuj la korbospaco ne sufiĉas. Ili estas senorde diverslokitaj en la domoj. Kion oni ekzemple opiniu pri la televidaparato HD TV kun diagonalo 138 cm, kiu pendas sur la muro de loĝoĉambro, kaj sur kiu estas videbla tavolo de polvo? Ĝi certe ne uziĝas kaj senutile okupas lokon sur la muro, kie ekzemple povus pendi bela bildeto. Kromdire - en lombardejo ni ricevis por ĝi 16 000 kronojn (640 EUR). Per tio mi opinias la aferon fermita.

Niaj plej gravaj konkurantoj en la batalo por bonfarto de la vilaĝo estas dorlotuloj el volontula fajrobrigado. Kio estas al ni riproĉata kaj pro kio ni estas malŝatataj, tio kontraŭe estas ĉe la fajrobrigadistoj bonvenigata. Tuj kiam ie io komencas bruleti, jam tien hasttrudiĝas la tuta fajrobrigado. Ili tute ne zorgrompas siajn kapojn pro pordoj. Ili simple piedrompas tiujn antaŭ la okuloj de la tuta vilaĝo kaj komencas elpeladi la sufokiĝantajn loĝantojn el ilia fumbrulanta loĝejo. Poste ili superakvumas la tutan loĝejon kaj lasas post si neimageblan malordon. Kaj kion vi opinias? Ĉu iu insultas ilin? Male - la homoj honoras ilin, ne ŝparas sian laŭdon, eĉ plu – regalas ilin kaj sin mem per kuminbrando rekte el botelo.

Same tiel okazis, kiam brulis la municiejo apud la infanĝardeno. Ja denove tiom da troigolaŭdado!. Por akiri pozitivan reagon ĉe vilaĝanoj la vilaĝestro invitis ĉi tiujn dorlotulojn fine de la jaro en sian oficejon, kie li fiksis al iliaj brustoj ordenojn kaj honormedalis ilin. Kia popolisto !

Kaj plu mi povas al vi priskribi plian maljustaĵon. Kiel vi ĉiuj certe scias, fajrobrigadistoj pasigas multe da tempo per savado de katidoj el supraj branĉoj de arbokronoj. Fajrobrigadisto malsuprenportas la katidon de sur la arbo, sur la tero la entuziasmigitaj infanoj ĵetas sin al la harkovrita bulo kaj la dankemaj gepatroj premas manon de la savanto kaj laŭdegas lin. Post unu semajno la katido tien suprenrampas denove kaj la tuta epizodo ripetiĝas. Neniam iu tiom profunde pripensis la problemon de scivolemaj gekatoj, kiel anoj de nia brigado. Estas ĝuste ni, la knaboj ĉe volontulaj rubaĵistoj, kiuj ekprenis hakilojn kaj en la areo de unukilometra radiuso dehakis ĉiujn arbojn. De tiu tempo ne necesis senbezonaj elveturoj pro savado de katidoj. Same ne estis bezone pasigi longan tempon dum la penlabora senfruktigado de arboj, simple ĉar neniuj arboj restis. Ĉu vi opinias, ke nia rubaĵista brigado ĝisatendis agnoskon? Tute ne! En la vilaĝa gastejo la fajrobrigadistoj eĉ fizike atakis nian ĉefan reprezentanton (Ferda-n Hanousek), kiam li fanfaronis, ke li mem sukcesis faligi ĉirkaŭ kvindek arboj.

Post tiu ĉi atako ni kunvokis eksterordinaran kunsidon de nia rubaĵista brigado, kie ni ĵuris pri venĝo al la fajrobrigadistoj. Ni venĝos tiom terure, ke ili buŝmalferme gapos! En mia kapo naskiĝis plano tiel terura, ke ankoraŭ nun hirtiĝas la haroj sur mia nuko. „Ni trafos ilin en la plej sentiva loko“, prezentis mi antaŭ la aro de miaj fideluloj. „Ni aranĝos rubaĵistan balon en la sama tago, kiam ili aranĝas la sian fajrobrigadistan balon!“

Nun nur mankis persvadi civilulojn, kiel mi nomis ordinarajn homojn, ke ili prefere venu al nia balo kaj ne al la fajrobrigadista. Certa nia volontulo per skribmaŝino hejme pretigis invitilojn, kiujn ni ĉiuj poste alkroĉis en diversaj lokoj de nia vilaĝo. La invitiloj estis sufiĉe konvinkaj. Ilia titolo estis: La unua rubaĵista balo – la plej bona amuzo en la tuta ĉirkaŭaĵo! Sub la titolo estis la alparolo:

„Karaj samcivitanoj!

Ĉu vi ne plu ŝatas mordgustumaĉadi mukecajn sandviĉojn de dubinda kvalito? Ĉu vi plu ne toleras falsitajn alkoholaĵojn? Ĉu vi emas travivi kvanton da ŝercado kaj ne resti nur pupoj en ludo de niaj dorlotuloj? Ĉu vi plu ne ŝatas la densan homtumulton en la mucida sokoldomo?

Tial feku je la fajrobrigadista balo kaj venu al ni!(ĉe nin)

Kiam? La 5an de aŭgusto je la 18a horo!

Kie? Malantaŭ la vilaĝa rubaĵdeponejo!

Al la amuzo en freŝa aero sub libera ĉielo invitas vin nia Brigado de volontulaj rubaĵistoj!

P.S. La vakciniteco kontraŭ tetano estas avantaĝo!“

En la indikita tago, la 5an de aŭgusto, ni sentis nin kvazaŭ en dorna vepro. Jam ekde mateno ni preparis sidlokojn. Bedaŭrinde ni ne havis multon por elekto, tial ni devis grandmezure improvizi. Ŝtonoj, arbostumpoj, siteloj, ĉio tio facile anstataŭis seĝojn kaj benkojn. El la rubaĵstoko ni sukcesis elfosi kelkajn preskaŭ sendifektajn tablojn, kvankam kelkiuj el ili havis nur piedojn kaj ne tabulon. Certa volontulo zorgis pri muziko, ĉar li estas vera majstro en fajna maniero de kombilludo. La regalaĵo konsistis el manĝorestaĵoj, kiujn ni sukcesis trovi kaj kolekti el rubaĵoj. El neplene eltrinkitaj boteloj kun alkoholo ni transverŝis restaĵojn en unu sufiĉe grandan barelon, tiel ni kreis trinkaĵon de ekzota gusto kaj nedifinebla koloro. Nia reprezentanto Ferda Hanousek plu ne partoprenis la preparojn, ĉar li estis miskomprene arestita, kiam li ĉirkaŭiradis la lokan lernejon kun bombonsaketo kaj instigis infanojn, ke ili vespere venu amuziĝi al la rubaĵdeponejo.

Ĉirkaŭ la 16a horo la preparado finiĝis. Dum la pluaj 2 horoj ni amuziĝis per la imago, kiel mienos la fajrobrigadistoj, kiam ili restos en la sokoldomo solaj. Sed tio ne okazis. La tuta vilaĝo vizitis la fajrobrigadistan balon. Ni ricevis nur akuzavizon, kiun alportis leterportisto. Li demandis nin, kial ni ĉiuj stultaktivas tie ĉi, kaj kial ni ne iras en la sokoldomon, kiel ĉiuj aliaj. En panika atako mi preskaŭ rezignis pri mia funkcio, tamen mi retenis min.

Kiel surbrogitaj pro nia fiasko ni decidiĝis, ke kaŝitaj sub vualo de mallumo ni almenaŭ bruligos bovinejon kaj tiamaniere rompos la fajrobrigadistan balon spite-senhezite. Tuj kiam la bovineja tegmento ekflamis, ni rifuĝis en apuda garbejo, kie ni konstruis kaŝejon, el kiu ni intencis ataki la fajrobrigadistojn. Daŭris nelonge, kiam akra sono de sireno surprizis la ĉirkaŭaĵon. Dum momento ĉe bovinejo aperis la fajrobrigadista aŭto kun personaro, kiu tuj komencis estingadi la incendion. Kiam antaŭ la bovinejo kolektiĝis amaso da gapuloj el vico de civitanoj, ni transiris al atako kun la celo ridindigi la fajrobrigadistojn. El la garbejo oni povis aŭdi la mokkanton: „Kion vi fajrobrigadistoj, kion vi faris?“ Bedaŭrinde neniu el ni kapablis rememori pluan tekston de la kanto, tial ni senĉese ripetadis nur la unuan verson.

Ni ĉesis kanti nur en la momento, kiam ni rimarkis, ke la flamego transiĝis al tegmento de nia garbejo, kie ni havis kaŝejon. Ni kuregis al pordego, sed ĝi estis iom tordita pro varmego, simple ne eblis ĝin eĉ moveti. Necesis ol nur krii por helpo. Certe iu el la gapuloj atentigis brigadestron pri kortuŝa veado eliranta el la garbejo. La brigadestro, giganta figuro, facile sukcesis malfermi la pordegon kaj lia rigardo renkontiĝis kun la mia. „Nun vi vidas, kamarado,“ mi diris al li. „Se ni volas, ni kapablas tiri la saman ĉaron, ĉu ne?“

La estro rigardis min de la kapo ĝis piedoj. Lia rigardo unue venis al mia dekstra mano, en kiu mi tenis alumetskatoleton, poste lia rigardo translokiĝis al mia maldekstra mano, apud kiu daŭre kuŝis kanistro kun benzino. Fine la estro turnis sin, batfermis la pordegon kaj elkriis: „Ĉi tie estas neniu!“ Poste ni aŭdis nur, kiel ĉiuj gapuloj revenas al sokoldomo.

Fine de la jaro la korpuso de volontulaj fajrobrigadistoj akceptis el mano de la vilaĝestro honoran ordenon por savo de bovaro, kvankam en la apuda garbejo oni trovis ĉirkaŭbruligitajn torsojn de kelkaj bovoviroj.

(Tradukis Karel Votoček 2018-02)

 



Revenu al ĉefa paĝo Jara da Cimerman

Lasta ĝisdatigo de ĉi tiu paĝo okazis la 24.11.2018
Sugestojn kaj atentigojn bonvolu sendi al mia adreso.