Mia sonĝo

(Verkis Daniel Tomáš 2016-10-21)

Havis mi belegan sonĝon. Sed tiom elrevigita vekiĝinte, mi jam de longe ne estis. Kia domaĝego! Imagu nur: la lando granda kiel estis iama Ĉeĥoslovakio. Sed kun 25 milionoj da regataj senrajtaj homoj. Kaj mi ilia plej alta reprezentanto, neŝancelebla reganto!

Ja, iom tro grasa porketaspektulo, mian halukson ŝvelinta pro podagro, tamen reganto! Kiamaniere mi tion atingis? Simple, ĉar mi naskiĝis en ĝusta familio. La portretoj de mia avĉjo, porĉiama prezidanto, pendis en ĉiu placo, ĉiu strato, en ĉiu domangulo kaj en ĉiu domo. Kaj ĉiuj homoj riverencis antaŭ mi, eĉ eksterlandanoj, sed da tiuj vere ne estis multo.

Mi predikadis akvon, sed drinkemis brandon. Mi rekomendadis rizon, sed plenbuŝmanĝegadis hamburgerojn. Dume miaj subuloj feblaj faladis en koton pro siaj malsatbuŝoj, mi en mia oficejo lasis min midzi de juna kantistino. Kiom aĝas la junulineto? Ĉu dek jarojn? Aŭ dek unu? Pro tio mi povus esti arestita! Sed kiu aŭdacus tion? Neniu povus min endanĝerigi, mi trankvile ĝuadis kion ajn. Tia vivparadizo tio estis.

Senĉese sekvis min iuj strangaj uloj kun komikaspektaj kaskedoj. Kien ajn iris mi, tien samiris ankaŭ ili. Kaj senĉese ili ion notadis en siajn notkajeretojn. Eĉ pro la furzeto ili tuj kapgestis kaj notadis tion. Foje ni vizitis fabrikon, kie oni produktas niajn poŝtelefonojn. Tio estis vera komedio! En la ĉambron oni simple altrenis tablon, ĉe ĝin oni sidigis iun ulaĉon kaj antaŭ lin ni stakigis malplenajn skatoletojn, kiuj kvazaŭ estis tiuj telefonoj, sed la skatoletoj kompreneble estis malplenaj. Al la ulaĉo ni enmanigis unu ĉinan fuŝtelefonon por manipuli kun ĝi, ĉar ĉiuokaze neniu kapablas distingi ĉinan varon de la korea. Poste ni almenaŭ dum unu horo tie fotis nin. Mi ŝajnigis trarigardon de la varaĉo, kelkfoje mi diris iun stultaĵon, por ke la kaskeduloj havu ion por noti. Entute tio valoris nenion. Post la fino de tiu ĉi komedio ni sendis la dungitulon kun lia tuta familio en koncentrejon, por ke li ie ne povu paroli pri la okazintaĵo. La aliajn dungitojn de la fabriko ni sendis en koncentrejon ankaŭ, ĉar unue en la fabriko oni nenion produktas kaj due ŝajnis al mi, ke la dungitoj nesufiĉe adoradis min.

Sed ne ĉio estis prilumita de suno. Mia lando havis en la sudo malbonan najbaron – perfidajn pupojn de imperialismaj bestiuloj el Usono. Do necesis daŭre veturadi al nia ŝtatlimo kaj tie ĉi ni rigardaĉis en teleskoplornojn, ĉu ni ekvidos ion suspektindan. Estas nekredeble, ke kun tiu ĉi lando ni oficiale estas en militstato, malgraŭ tio, ke duono da niaj tankoj estas nur pufigita

(Tradukis Karel Votoček 2018-03)

 



Revenu al ĉefa paĝo Jara da Cimerman

Lasta ĝisdatigo de ĉi tiu paĝo okazis la 24.11.2018
Sugestojn kaj atentigojn bonvolu sendi al mia adreso.