Juĝokaŭzo inter Janĉjo kaj Manjo kontraŭ sorĉistino.

(Verkis Daniel Tomáš, 2019)

La kaŭzon, kiun kiel la unua skribe pritraktis iu Giambattista Basile, konas certe ĉiuj. En nia lando dediĉis sin al ĉi tiu diabla konflikto ekzemple verkistino Božena Němcová. Ĉu la kabaneto estas mielkuka aŭ plena de mensogoj?

Krom la menciitaj G.B. jak B.N. detale priskribis la aferon la fratoj Grimm, kiuj sukcesis malkovri tragikajn, eĉ brutalajn faktojn, okazintaj en Mielkuka kabaneto.

Ĝis nun onu diskutas, precipe inter intelektuaro, pri tio, kio vere okazis en la kabaneto. Malkovron de vero konsiderinde malvalorigas la fakto, ke la supozata kulpanto ne plu vivas kaj ke en la mielkuka kabaneto eĉ ne en la proksima ĉirkaŭaĵo troviĝis neniu kamersistemo, kiu per sia registriĝo prilumus la eventon. Ĉiuj atestoj tamen devenas de la gefratoj Janĉjo kaj Manjo, kiuj estas konsiderataj viktimoj.

Kaj se tamen ĉio okazis alimaniere? Kiu estas vera kulpanto kaj kiu la viktimo? Kiuj en realo estas Janĉjo kaj Manjo? Ĉu eblas nur baze de ilia atesto prijuĝi la sinjorinon Sorĉistinon?

Mi mem konataĝis kun la kazo unuafoje pere de mia panjo, kiu rakontis ĝin al mi antaŭ endormiĝo. Kaj jam tiam, estinte ĉirkaŭ dudekkvinjaraĝa, mi dubis pri interpretado de la historieto. Do mi komencis esplori la aferon.

Kion ni fakte scias pri la gefratoj? Laŭ siaj vortoj ili naskiĝis en malriĉan familion. La patrinon ili perdis jam dum infanaĝo kaj ilia patro, vivtenanta sin kiel arbohakisto, perlaboris tiom malmulte da mono, ke li apenaŭ povis vivteni sin kaj siajn du infanojn. Krom tio li baldaŭ post morto de la edzino trovis amikinon, kiu sekve fariĝis lia nova edzino. Ĝuste la duonpatrino insistis, por ke la patro mildigu la familiajn elspezojn tiamaniere, ke li forkondukos la infanojn el la domo en arbaron tiom profundan, por ke ili ne trovu la revenvojon.

En ĉi tiu atesto troviĝas laŭ mi kelkaj dubindaj faktoj. Ekzemle mi ne komprenas, kial la familio povis troviĝi en tia financa premo, eĉ tiom granda, ke mankis vivtenaj rimedoj. En la tempo, pri kiu ni traktas, estis arbohakista profesio unu el la plej prestiĝaj. Nu jes, tiam oni produktis preskaŭ ĉion nur el ligno. Krom tio la ligno estis la plej uzata brulmaterialo. La arbohakisto plu vivtenadis nur sin kaj siajn du infanojn (pli poste ankaŭ la duonpatrinon, sed tio ne gravas). Tiam la kvarmembra familio estis nekutima. Ofte gepatroj havis ses infanojn eĉ pli multe. Nek kondomoj nek aliaj kontraŭkoncipiloj ekzistis. Televido ankaŭ ne estis, do la geedzoj plimulton da sia libera tempo sekskuniĝis. Kiom da tiaj familiojestus devintaj forkonduki siajn infanojn al profunda arbaro? En arbaroj oni devus trovadi pli da infanoj ol la fungoj. Tute ne!

Mi tute ne opinias, ke la problemo kuŝis en financa situacio de la familio, pli vere en la gefratoj Janĉjo kaj Manjo mem. La malfacila laboro pri mastrumado kaj imago, ke ili devus sekvi vivmanieron de la patro kaj labori kiel arbohakisto, naŭzis al ili. Precipe Manjo eĉ pli multe sopiris vivi en urbo. Eble ŝi eĉ imagis sin kiel posedantino de kastelo, kiu scias tion! Mi opinias, ke ilia fuĝo el la hejmo estis jam delonge planita kaj la patro kun duonpatrino tute ne kulpas pri tio.

Janĉjo kun Manjo do forlasas hejmon kaj dum sekvaj tagoj ili vagadas tra profunda arbaro. El la deklaro de atestanto Janĉjo oni ekscias: „Subite ni ekvidis lumeton. Ni ekis tiudirekten kaj malkovris kabaneton konstruitan el mielkukoj kaj aliaj sukeraĵoj. Per granda malsato ĝenataj ni ĵetiĝis al kabantegmento kaj komencis frandi la kuketojn.“

Imagu, ke vi malsategas kaj erarvagas tra arbaro; dume vi trafas al evidente loĝata kabano. Kion vi faros? Ĉiu ordinara homo certe frapus pordon kaj petus helpon, eble ankaŭ ion por manĝi kaj trinki. Ne tiel la gefratoj Janĉjo kaj Manjo. Ili fakte senpripense komencis forŝteladi fremdan posedaĵon kaj per manĝado ĝin tute difektis. Do ne plene, sed ĝia plua uzeblo estas vere minimuma. Laŭ mia opinio tio pri la gefratoj atestas multon kaj montras ilian ne honestan karakteron.

Ilia vandalismo ne preterpasis atentemon de la sinjorino sorĉistino, tiutempe kabanet-posedantino, al kiu subite malaperadis la tegmento super ŝia kapo. Manjo deklaras: „Jen momente antaŭ la kabaneto aperis la sorĉistino. Duone formanĝita tegmento estis rimarkita de ŝia okulo kaj ŝi vokis en nokton: „Kiu senŝeligas mian mielkukan tegmenton?“ Je tio mi respondis: „Okazas nenio, tio estas venteto.“ La avinaĉo kontentiĝis kun mia klarigo kaj revenis en sian kabaneton. La sama situacio ripetiĝis trifoje.“

Ĉu vere, Manjo? Ĉu la atesto estas kredebla kaj pritraktenda? Imagu, ke nokte iu priŝtelas ekzemple vian garaĝon kaj vi lasus vin mem persvadi per klarigo, ke kulpas nur vento kaj denove irus trankvile dormi. La fakton, ke temas pri la vento, kiu krome kapablas konversacii, tion mi ne plu komentos. Ne, ne, en tio mi vidas nuran strebon de la gefratoj konvinki juĝtribunalon, ke la menciita sorĉistino estis iomete mensfebla eĉ senila, simple dirite stulta. Ĉar ĝuste pro tiu ĉi fakto oni povus eble klarigi ŝian pli postan konduton ene de la kabaneto, kiun ni baldaŭ pritraktos. Sed mi la tezon pri mensfebla sorĉistino ne akceptis.

Kiel konate la ne tro inteligentaj gefratoj per sia manĝavido difektis konstrustatikon de la kabano kaj falis tra tegmento ĝis la loĝoĉambro de la avinaĉo. Laŭ atesto de Manjo la sorĉistino kaptis kaj enkarcerigis ilin. Tamen kia prizonejo tio estis, se dum medicinesploro pere de juĝkuracisto oni konstatis, ke Manjo dum la malliberigo dikiĝis je 17 kilogramojn kaj Janĉjo eĉ ĝuste je 30 kg. La gefratoj klopodis ĉion klarigi tiamaniere, ke la sorĉistino planis ambaŭ arestitojn grasigi, por poste formanĝaĉi ilin (en tio oni denove vidas strebon pri dubigo de la mensa ekvilibro de la akuzatino).

Se ni permesos, ke la kulpigita sorĉistino vere suferis pro kanibalaj tendencoj, poste ni nur malfacile povas ignori ŝian pluan konduton, kiu estas tute absurda eĉ tiom, ke mi decidis starigi sur tio la tutan pledon de la sorĉistino.

Mi prezentos ekzemplon. Imagu, ke vi estas hejme kaj eksentos malsaton, mi supozu guston por porkaĵo. Kion vi faros? Verŝajne vi venos al glaciŝranko, prenos bezonatan viandpecon kaj preparos ĝin por manĝado. Sed kion faris la sorĉistino laŭ atesto de Manjo? Ŝi decidis rosti tutan Janĉjon samtempe. Ĉu tio ĉi estas normala? Ĉu oni devas buĉi kaj formanĝi la tutan porkon samtempe? Ne! Kaj la maljuna solrestinta virino, kiu vivas sur fora loko en profunda arbaro, en kabaneto, kiu havas fundamenton el sukero, certe estus la lasta, kiu tiom sensence malŝparus viandon. Ŝi certe la gefratojn murdus, porciigus kaj la viandon sekure kaŝus.

Dum esplordemando menciis Manjo: „La sorĉistino ekhejtis fornon kaj preparis grandan ŝovelilon. Ŝi diris: „Janĉjo, eksidu sur la ŝovelilon, por ke mi povu puŝi vin en la fornon.“ Al tio Janĉjo respondis: „Mi ne scias, kiamaniere eksidi sur la ŝovelilon, mi bezonas vian konsilon.“ La sorĉistino grumbleme konsentis, ke ŝi demonstros al Janĉjo, kiamaniere oni eksidas al la ŝovelilo. Tuj kiam ŝi eksidis, Janĉjo rapidmove kaptis la ŝovelilon kaj la sorĉistinon metis en la fornon. Vane ŝi vokis, vane ŝi petis nin, ni fermis la fornon kaj la sorĉistino pereis.

Hodiaŭ ni apenaŭ sukcesos diveni, kio vere okazis en Mielkuka kabaneto. La sorĉistino, kies pridemando certe alportus al la kazo novajn faktojn, mortis pro, ni diru, strangaj cirkonstancoj. Dum tralego de la tuta dosiero mi tamen ne kapablas gardi sin kontraŭ impreso, ke deklaro de la gefratoj Janĉjo kaj Manjo ne estas fidinda. Laŭ mia opinio post falo tra tegmento al loĝoĉambro de la sorĉistino venis al la gefratoj timo pro malkaŝo. Eble la ŝokita sorĉistino eĉ vokis helpon. Pro ĉimomenta ekscitiĝo Janĉjo kaptis la unuan aĵon, kiu venis en liajn manojn. Ĉi tio estis granda ŝovelilo, per kiu li klopodis la sorĉistinon silentigi. Bedaŭrinde li ne pritaksis limon kaj la sorĉistinon batmortigis. La panikantaj gefratoj poste por forigi la spurojn uzis la fornon kaj metis la sorĉistinon enen. Sekve ili utiligis spacon de la Mielkuka kabaneto por sia kaŝloko. Tamen kiam ili formanĝis ĉiujn mielkukojn, ili decidis sian kaŝejon forlasi. En la arbaro ilin trovis hazarda preterpasanto, kiu ekkonis ilin kiel perditajn gefratojn kaj forkondukis ilin al polica stacio.

Cetere, tio estas nur teorio, sed mi opinias, ke ĝi estas multe pli fidinda ol deklaro de Janĉjo kaj Manjo. Mi emas neniun persvadi, des malpli devigi, sed rememoru mian interpreton, kiam vi legos la rakonton pri Janĉjo kaj Manjo al viaj gefiloj aŭ genepoj. Klarigu al ili, kio estas premiso de senkulpeco, ekpensu, ke la sorĉistino ne ricevis kaj eĉ ne povis ricevi eblon por sia pledo. Diru al ili, ke en la rakonto troviĝas malakordoj.

Mi mem nun prokrastas la akton, kiun mi nomis „Kabaneto plena de mensogoj“ kaj en la plej proksima tempo mi dediĉos min al nova kazo. Temas pri kazo de tielnomataj fikomercistoj, kiuj ne sentas naŭzon forŝteladi maljunulojn eĉ pri la malmulto, kion ili havas. Dume mi la kazon titolas: „Senmonigita Avo Ĉiosciulo“.

Tradukis: Karel Votoček kun kolektivo - 2020

 



Revenu al ĉefa paĝo Jara da Cimerman

Lasta ĝisdatigo de ĉi tiu paĝo okazis la 07.05.2016
Sugestojn kaj atentigojn bonvolu sendi al mia adreso.