Frosteto

(Ŝercan analizon de la fama rusa filmfabelo verkis Jan Řeháček)

Super dormanta vilaĝo malrapide mateniĝas. El mallumo elmergiĝas pitoreska ligna konstruaĵo, kiu konservas tradician stilon de fiera rusa arĥitekturo. Idilian karakteron de la pejzaĝo ne ĝenas iu plasta KFC (kokidaĵ-vendejo) aŭ eble misfama „McDonald“. El la prologo rekte radias varmo kaj harmonio de bonmora rusa familio. Marfunjo subtenas lokan nutraĵindustrion, ĉar ŝi ĉarme cicumas lekdolĉaĵon aĉetitan en vilaĝa bazaro de kolĥozanoj. Ĝi ne estas iu usondevena ŝuntaĵo – laŭ eminenta monda retservilo SPUTNIKO ĝi eltenos almenaŭ 2 000 lekojn, kun paperkovraĵo eĉ 5 000.

Hejman komforton subite difektas imperialisma kulo devenanta el Alasko, kiu ripete perturbas aerspacon super Marfunjo. Ĉi tiun provokon feliĉe finas gardema avo, kiu forpelas la ĝenanton per betula branĉeto kaj samtempe zorgas pri tio, ke la lekdolĉaĵo ne elfalu el la buŝo de Marfunjo. En apuda ĉambro Nastenjo frapetas per siaj triknadloj kaj post afabla rekomendo de la duonpatrino ŝi foriras triki al domsojlo.

Jam proksimiĝas matena kokokrio. Nastenjo antaŭtimas, ĉu ŝi sukcesos plenumi la kvinan kvinjaran planon en trikado de ŝtrumpetoj ambaŭmane. Pri sia timo ŝi konfidas sin al kamarado Koko, sindikatestro de eta kortbirdaro. Sed tiu konfesas, ke la cirkulado de aŭroro ne apartenas al lia kompetenco. Do malespera Nastenjo suprenkuras al monteto por peti rekte la Sunon resti ankoraŭ iom da tempo sub la horizonto. Per forto de sia konvinko ŝi vere sukcesas.

Amikoj, mi ne emas ĝeneraligi, sed io simila povas okazi nur en lando, kiu kapablas ordoni al vento kaj pluvo. Dume en tielnomataj industrie evoluintaj landoj kiel Usono, Germanio aŭ Japanio influado de astraj movoj estas plene en la komenco, en progresema Rusio kapablas tion efektivigi eĉ simplaj teksistinoj.

Nastenjo do plenumis sian taskon ĝustatempe (je kelkaj sekundoj pli frue) kaj la dankema duonpatrino ŝin diplomis per Venenvipura Ordeno de la 1-a grado kaj komisiis al ŝi plenumadon de la pluaj pretendaj taskoj: nutri kortbirdaron, trinkigi brutaron, spliti lignon kaj helpi al najbaro Aŭgio sensterkigi lian stalon. Per la esprimita konfidenco Nastenjo estis ĝojigita. Tiun plezuran travivaĵon ŝi tuj dividis kun sia hundeto Tjapka.

Sekvas filmrigardo al najbara vilaĝo. Mi ne troigas asertante, ke ni ekvidas bildon de pereo kaj sufero. Ni vidas kadukan domaĉon kun mallerte riparita tegmento, trabojn elstarantaj el la muro, herbobedon suferanta sekecon kaj disfalantan barilon. Simple la klasika rusa malordo. Sed la juna Ivano anstataŭ ripara mastrumado forlasas sian naskiĝdometon kaj kun saketo plena de kukoj kaj kun manspeguleto ekstartas preter la spaliro de malŝike vestitaj amindumantinoj en la vastan mondon. Kompreneble nur post kiam li ordigis la stebojn sur sia ĉemizo kaj kontrolis, ĉu vento ne difektis lian pufigitan hararanĝon.

Amikoj, mi ne emas ĝeneraligi, sed tia esprimo de narcismo eblas nur en la lando, kies estro kutime pozas surĉevale aŭ batalante kun urso. Li lasas sin foti, kiel suprokorpe duonnuda tiras el siberiaj riveroj dumetrajn sturgojn. Kaj kompare kun sia estro Ivano neniom postrestas. Kanton surlipe kaj la kombilon servoprete li ekiras senhezite en malprogresantan rusan arbaron, kie svarmas rabistoj kaj aliaj krimuloj. Sed eĉ mallonga konfrontado kun rabistoj-ĉifonuloj (dum kiu la malrespektema fidando malice senvalorigas iliajn laborilojn) ne ŝanĝas materiisman supraĵan opinion de Ivano pri la mondo. Li do daŭrigas sian vojon ĝis la momento, kiam li sur senarbejo ekaŭdas mallaŭtan tinton.

La tinto ne devenas de akceptisto en la modsalono „Tupejo“, sed de eksestro de rusaj termonukleaj armeaj trupoj, nuna rezerva subkolonelo, oldulo Atoma Boleto. Ĉi tiu militisto el Kremlo testas en arbohakejo sagojn kun plata trajektorio kaj post mallonga sed amuza pelado kun la Ivano li la sagojn senprofite al li donacas. Sed stop! Ivano forgesas danki al la partia organizo por la prezentita donaco kaj la oldulo pune transformas lin al agento de KGB (soveta sekreta sekurecservo). La malesperplena Ivano fuĝas al rokfendego, kie li trovas nur la mokeman surskribon, ĉizitan sur la roko:

„Se vi ne estus stultulo, vi ne fariĝus agentulo“.

La novbakita KGB-suboficiro Ivano ŝanceliĝas zigzage el la kavo, prenas pafarkon kaj en subita mensa perturbo pafas kontraŭ fluganta svarmo de anseroj kaj unu el ili faligas. Do tiamaniere rakontas la fabelo. Laŭ mia opinio la ansero fakte falis mem. Estas ja ĝenerale konate, ke la rusaj migrantaj birdoj apartenas al la plej malzorgataj plumkovritoj en la tuta mondo. Laŭ la statistiko ĉiujare en Rusio terenfalas minimume 50 anseroj, foje ankaŭ cigno. Prizorgadon de la birdaro oni povas sen ruĝiĝo pro honto indiki kiel ŝtatan fuŝaĵon. Sed tio estas nur mia privata opinio.

Unue mi volas noti, ke la membreco de Ivano en KGB ne signifas, ke li estas iu fiulo aŭ kanajlo. Grave estas, ke Ivano al neniu faris maljustaĵon, do ne ekzistas la motivo por rigardi lin malestime. Mi ja komprenas, ke multaj sentaŭguloj envias al li la oficirajn pasamentojn, sed mi pensas, ke evoluo de la fabelo pravigos mian opinion.

Ivano decidas sekvi la anseran plumeton kaj tiu lin gvidas al malgranda lageto. Sur ĝia bordo li renkontas ĉarman Nastenjon kaj – same kiel mi – li estas pro ŝia aspekto tute ravita. Nastenjo havas subtilajn maleolojn, belajn surojn, sub ŝia jupeto oni eĉ povas supozi rondigitajn femuretojn, plu gracilan talion, ĉarmajn sed diskretajn mamojn kaj fine belaspektajn vangetojn. Mi certe ne rifuzus foti ŝian nudan figuron, ĉar tion mi vere spertas (kiel miaj fidelaj legantoj bone scias). Sed ni ne ĉeestas pro miaj lascivaj imagoj, do ni iru pluen.

Nastenjo sur seka arbostumpo kultivas psiĥotropajn plantojn, ĉar ŝi ne vidas alian eblon, transvivi en la domaĉo kun sia duonpatrino kaj fratino Marfunjo. Ivano klopodas relative sukcese enkaĵoliĝi al ŝia korfavoro, sed nur ĝis la momento, kiam Nastenjo rimarkas lian KGB-insignon, kiu estis kaŝita sub lia jako-reverso. Dum Ivano klarigas la situacion, ŝi en senartifika timego svenas kaj singardeme falas al antaŭaranĝita muskoamaseto.

La frustrita Ivano kompreneble klopodas sian blasfemon kompensi. Li fariĝas blogisto en la servilo „Izvestia.ru“ kaj el sia ĥandro li strebas forskribiĝi. En siaj artikoloj li kondutas servile al siaj legantoj pere de jovialaj historietoj, regalas ilin per viraĉaj gestoj, sed estu kiel ajn, li ne kapablas liberigi sin de la ofica insigno. Tamen - ĉio malbona estas por io bona. Per sia literatura verkado Ivano perlaboras monon por eluzita aŭtomobilo BMW kun sidloka tegaĵo el vera hipopotama felo. De tempo al tempo li kunveturigas iun malfruiĝintan petveturanton hejmen.

Agado de la fabelo kulminas, kiam en certa nokto iu pli olda petveturantino en lia aŭto forgesas kurtenstangon. Ivano ne hezitas eĉ unu sekundon – en plena rapideco turnas sian aŭton kontraŭdirekten kaj reenveturas post la oldulino. En la sama momento aŭdiĝas tinteto, el radioaparato ektondras la kanto Internacio kaj la indigna kulpatestita inskribaĵo en la volumo de konfidenculoj estas mirakle forigita. Ivano ĝojkrias, ĉesigas sian ĵurnalistan agadon kaj tuj matene ekveturas voje – nevoje por serĉi Nastenjon. Sed prefere voje – kaj laŭeble asfalto-voje. De la tempo, kiam li ekposedis la BMW-aŭton, li skrupule evitadas polvajn kampajn fivojojn.

„Ĉu alvena, ĉu revena, nur ne la vojo polvoplena!“

Dum Ivanĉjo batalas sian malfacilan internan lukton, en la dometo de la duonpatrino tentas lian Nastenjon malhonesta konkurencanto. Por la svatado el najbara vilaĝo venis belkreska junulo, al kies sugesta rido onidire rezistas neniu virino. Ni utiligos la taŭgan momenton por rigardi de proksime al familia medio, en kiu Nastenjo elkreskas. Unue konciza resumo de ĉefaj roluloj:

Nastenjo – honesta, sed iom naiva knabino

Patro (aspektanta kiel avo) – honesta, sed iom senkuraĝa vireto

Marfunjo – juna militema feministino

Duonpatrino (aspektanta kiel avino) - maljuna militema feministino

Tjapka – hundeto, ĉiam ŝajniganta scion

Sur ekzemplo de tiu ĉi familio mi volas montri, kia tragedio povas okazi, se la plenumpovon hejme kaptas virinoj. Mi mem apud la avinaĉo eltenus maksimume 11 – en la ebrio-stato eble 12 sekundojn. Tian aĉulinon ja oni serĉu! Ŝi ordonas, stridas, ĉikanas, insultas, komandaĉas, sakras, riproĉas kaj fojfoje ŝi tute naŭze kraĉas. Patro estas ja bonkora, sed tute malkapabla kun sia sorto ion fari, kvankam la alterna prizorgado proponas sin kiel ambaŭflanke prospera solvo.

Vidante la familiajn rilatojn la amindumanto sentas sin iom ŝokita, sed laŭ skolta regularo li proponas trietapan konkurson, en kiu ambaŭ aspirantinoj prezentu, kio estas en ili (metafore). En makzel-krakado de nuksoj laŭ poentoj venkis Marfunjo, sed ŝia favora pozicio ne daŭris tro longe. Nome Nastenjo en loka anaslageto konvinke sukcesis en la disciplino „malseka subĉemizo“, kiam ŝia fratineto devis lastmomente iri al remizo kun disŝirita harplektaĵo. Tiel pri la venkontino en la matĉo decidos la lasta skolta disciplino – transvivado en sovaĝa naturo. Estas decidite, ke venontsemajne la patro forveturigos ambaŭ filinojn en profundan arbaron, tie li ilin lasos je plena disponeblo de la sorto. Tiu filino, kiu revenos hejmen pli malfrue, venkos.

Intertempe Ivano vojerare vagas tra rusa tajgo vane serĉante sian elektitan knabinon. Post nelonga tempo la piedoj alportas lin ĝis iu stranga konstruaĵo, kiu el malproksime aspektas kiel dometo sur kokidaj kruroj. Post pli detala observo al la ligna ĉarpentaĵo super la pordo estas videbla fuŝe enbruligita surskribo „Motelo Ukraino“. Posedantino de la motelo, oldulino Jacenjuka aspektas kiel ĵus reveninta el Majdano (ĉefplaco en Kievo), sed ŝia persona ŝirma eskorto el arbostumpoj kapablas timigi ne nur unu rusan heroon. Sekvanta vere batala sceno laŭ mia opinio estas ideologia kerno de la tuta filmo.

Eble vi nun dube skuas la kapon. Ja la tuta filmo rakontas pri la amo inter Ivano kaj Nastenjo! Karaj infanoj, mi devas vin seniluziigi. Tio estas nur ekstera ŝajno. Fakte la fabelo temas pri nenio alia ol pri venonta celado de Ukraino. Ĉu ĝi direktiĝos orienten aŭ okcidenten? Vi eĉ ne scias, kiel volonte mi klarigus al vi la politikan fonon de ĉi tiu dilemo pli detale – sed ĉar mi tre fieras pri mia famo de objektiva kaj neŭtrala blogisto – mi lasas la konkludon al vi mem kaj prezentos al vi la signifan parton de la origina scenaro en laŭvorta traduko.

Ivano: Dometo, dometo, tiel estas konvene, turniĝu, por ke via enirejo estu al mi.

Oldulino: Ivano venas neatendite, neinvitite, la dometon turnas kaj min vekas.

Ivano: Avino Jacenjuka, haltu, kun la NATO ne kontraktu!

Oldulino: Ha! Dometo turniĝu! La enirejo al NATO, dorse al Ivano!

Ivano: Dorse al NATO, la enirejo al mi!

Oldulino: Dorse al Ivano, la enirejo al NATO!

Ivano: La enirejo al mi!

Oldulino: La enirejo al NATO!

Ivano (piedfrapante): Al mi!

Oldulino (ankaŭ piedfrapante): Al NATO!

Temas pri obstina duelo de iliaj voloj kaj ne estas mirinde, ke la motelo Ukraino turniĝas kiel ventmontrilo en la vento. Unumomente la perfortulo Ivano eĉ kaptas plankajn trabojn kaj klopodas turni la dometon perforte. Karaj legantoj, pardonu miajn larmojn de kolero, ĉar kiam ajn mi pripensas ĉi tiun scenon, mense mi imagas la carajn ungegojn de Putin perfide enhakitaj al la nuko de Krimeo kaj antaŭ miaj okuloj laŭvorte fariĝas nigraj makuloj. Feliĉe al la kolizia loko alvenas la arbara polico, kiu Ivanon repacigas. Kompreneble la ruza rusa gazetaro indikas ĉi tiujn heroajn defendantojn de la ukraina integriĝo kiel „brunajn batalhordojn“.

Tamen ankoraŭ ne estas venkite, ĉar la agresema Ivano gvidas hibridan militon; sub la preteksto de humana helpo li entrudiĝas en la dometon kaj ruze petas la oldulinon, ke ŝi detale klarigu al li, kiel oni sidu sur ŝovelilo. La naiva oldulino konfidas lian propagandon, Ivano enŝovas ŝin en la fornon kaj ŝaltas la regbutonon al la pozicio: „mezgrade rostita megero“. Dum intertraktado Ivano per lerta politika manovrado elpetegas lignan porketon kun instalita GPS (sistemo por difino de aktuala pozicio), kiu scipovas lin konduki al Nastenjo. La avinaĉo furiozas kaj konsekvence de la traŭmata travivaĵo ŝi perdas sian manĝemon kaj trinkemon.

Sekvas bildoŝanĝo kaj ni spektas nejunan viron, vestitan per harabunda pelto, kiel li trankvile marŝas en vintra idilio en la mano tuberan bastonon. Li estas estro de la Moskva instituto por esplorado de tutmonda plivarmiĝado, docento doktoro pri naturaj sciencoj Vasil Vasiljeviĉ Defrostigulo, kiu vojaĝas tra la lando por kontroli, ĉu glaciaroj degelas laŭ la determinita diagramo. Se ili tiel ne degelas, li alcelas ilin per sia tubera bastono Defrostigilo kaj kantante la varmigan kanton pri abio li degeligas ilin gis la postulata maldikeco.

Sed io ne sidas bone ĉi tie. Ĝuste dirite iu sidas ĉi tie. Defrostigulo haltas kaj palpebrumas malproksimen – jen jen, kiu ŝtopas sin per kolbasoj tie apud la arbareto? La oldulo altrotetas pli proksimen kaj sub abieto trovas la lindan Marfunjon. Singardeme li klinas sin al la knabineto kaj demandas:

„Ĉu estas al vi varme, knabinjo? Ĉu estas al vi varme, belulino?“

Marfunjo rigardas lin esploreme, kvazau ŝi volus ekscii, kiam la maljunulo lastfoje vizitis okulkuraciston. Poste ŝi demetas lakton kaj cepon, senpolvigas sian jupon, spire trablovas la nazon – kio la oldulon timkonsternas ĝismorte – kaj poste ŝi brutece kaptas lin ĉe la kolumo kaj krias:

„Ci ŝima ulaĉo! Monon el malriĉaj homoj melki, tion vi kapablas. La fakto, ke mi ĉi tie frostas, pri tio vi fajfas. Ja ĉi tie frostas kiel en la moskva stacidomo! Kie restas via tutmonda varmiĝo, vi scienculaĉo?“

Akompane de tiuj ĉi vortoj ŝi ĵetas la mirrigidan Defrostigulon en proksiman neĝamason. La platfalinta klimatologo ion grumblas kaj sin pakas for.

Sed apenaŭ li pasis duonmejlon kaj jen – kiel spite – post monteto sub abio sidas alia knabino kaj tremas de malvarmo. Ĉifoje ŝi estas Nastenjo, kiu ĉi tie plenumas sian skoltan taskon. La oldulo ĉirkaŭkuras piceeton (parenteze dirite mi neniam ekkomprenis, kial li tion faras) kaj alpaŝas pli proksimen por denove demandi:

„Ĉu estas al vi varme, knabinjo? Ĉu estas al vi varme, belulino?“

Nastenjo al li suprenlevas siajn legendajn okulojn kaj spirante al siaj polmoj ŝi diras per velura voĉeto:

„Varme mi sentas min, olduleto. Varme estas al mi, Desfrostiguleto. Ja nur dum la lastaj 6 monatoj la koncentriteco de karbona dioksido en atmosfero plialtiĝis je 0.03 (tri centonoj) da procentoj. Tial mi sendis al la konto de via instituto 2 kopekojn, ŝparitajn per la fadenflikado de ŝtrumpetoj.“

La Defrostigulo tuj teneriĝis pro kortuŝo, malbutonumis sian zibelan pelton, surŝultrigis ĝin al Nastenjo kaj invitis ŝin trarigardi sian instituton. Nastenjo estis scivolema, ĉu la institutestro perlaboras sufiĉe da mono por mendi taksion, sed la oldulo nur levis la manon en aeron, krakis per fingroj kaj ekkriis:

„Ho, mia sledo! Tuj kaj fulmorapide alflugu!“

Kaj vere laŭ lia alvoko sur la senarbejo aperis tute nova ruĝa sledo kun klimatizilo.

Amikoj, mi ne volas seniluziigi vin, sed ĉi tiu parto de la fabelo estas plene, sed vere plene nefidinda. Ĉiu, kiu estas almenaŭ iomgrade teknike edukita kaj kapablas logike pensadi, devas tuj scii, ke io putranta troviĝas en la scenaro dana.

Mi sekvis la sledovojon kelkfoje, en mia filmstudio eĉ malrapidigite, do mi povas respondece deklari, ke la tuta veturo estas en malkongruo kun fizikaj leĝoj. Evidente la sledo estas nek tirata, kaj nek puŝata. Proksime kaj malproksime troviĝas neniu tirbesto. Ĉu la sledo havas propran movilon? Intence ni faru ioman kalkulon (por pliverigi la aŭtentecon mi uzos malnovrusajn unuojn).

Ŝpuro de la sledo estas ĉirkaŭ 70 coloj. Sur neĝkovrita tereno la sledo moviĝas per averaĝa rapideco de 30 verstoj en horo. Ĉe efektiva volumena pezo ĉirkaŭ 100 kruĵkoj ĝi povas porti utilan ŝarĝon de totala maso 200 pudojn, tio signifas, ke ĝia inercia momanto de moviĝo estas proksimume 20-30 pudojn por kuba klafto. Por efektivigi la povumon ni bezonus altkvalitan avian benzinon en la suma volumeno minimume 50 ŝkopojn (do ĉirkaŭ 600 litroj). En la filmo estas la sledo sufiĉe bone videbla, sur ĝi ne troviĝas iaj gigantaj cisternoj. Tial ne eblas, ke la sledo almenaŭ ekstartu, des malpli ke ĝi evoluigu la supre indikitan rapidecon.Tial mi permesas al mi fakece konstati – kaj jenan aserton mi apogas per mia serioza reputacio, kiun mi bonvolas havi sur tiu ĉi servilo – ke la tuta fama veturo estas tute elkonstruita, verŝajne ĝi estis laŭcele fabrikita en iu filma ateliero.

Reale la oldulo Defrostigulo kun Nastenjo devis veni al la instituto perpiede, tial min ne surprizas, ke Nastenjo tuj post la alveno kolapsas pro elĉerpiĝo el malfacila marŝo tra la neĝkovrita arbarego. Feliĉe baldaŭ venas Ivano kun la GPS-porketo (interalie pri ties movilo mi ankaŭ iom dubas) kaj per glaso da vodko revekas ŝin. La gejunuloj adiaŭas la doktoron Defrostigulon kaj post momento ili forveturas tra nigra arbaro sur sledo tirata per tradicia rusa ĉevaltrio. Pri jena trafikilo mi ne havas dubo-problemon.

La plimulto de spektantoj opinias arbarajn rabistojn kiel integran parton de la fabelo, nur malmultaj levas la demandon, de kie ili venis. Sed mi ja estas sciencisto, do la elserĉado de informoj estas mia labordevo. Tial mi mergiĝis en la studadon de genealogio, kaj tio, kion mi trovis en la arĥivoj de rusaj vilaĝetoj, kaŭzos al vi spiroŝiron.

Antaŭ ĉio mi per radiokarbona datado de grasmakuloj en lokaj kronikoj eksciis, ke la rabistestro nomiĝas Ali-Baba kaj ke li kun sia kvardekopa grupo devenas el Arabia duoninsulo. Al Rusio ili venis verŝajne aŭ trans Nigra maro sur kavigitaj palmotrunkoj aŭ per la tielnomata balkana vojo – piede tra Turkio, Bulgario kaj Rumanio. Mi eĉ esploris ilian religion. Sed tiun informon mi ne povas publikigi, ĉar la redaktantaro obstaklus tion. La lertomensa leganto tion facile konjektos vidante la densan barbon de la oldaj rabistoj.

Laŭ registraĵo en la enmigra oficejo en Rjazano ŝajnas, ke la rabistoj venis Rusion kun falsaj pasportoj kaj prezentis sin al la oficistoj kiel Aleksandra ensemblo de kantistoj kaj dancistoj, kiu ja prezentas tute alian specon de rabistoj. Sed per tio ilia subfosa agado tute ne finiĝis. Mi havas konfirmitan informon, ke mem ilia estro sub la trompa nomo Alexander Dumas provis antaŭnelonge trapenetri en Dumaon (la rusa parlamento) por ke li tie lobiu por la daŭra envualiĝo de Marfunjo de la kapo ĝis kalkano.

Kiom da similaj sekretaj ĉeloj en la rusa socio dormetas, mi ne kapablas prijuĝi. Sed ke ili prezentas sekurecan riskon, tion mi scias tutcerte. Jes, hodiaŭ ili nur senkulpe rabadas kaj priŝteladas en nigra arbaro. Sed tamen kio okazos morgaŭ? Ĉu iu kapablas garantii, ke ili eble ne rabakiros boacan jungitaron kaj en plena rapideco ili veturpuŝos kontraŭ la Kremlan muron? Tial mi ne hezitis kaj al miaj rusaj kolegoj mi sendis detalajn instrukciojn, kiel fondi civitanan movadon nomotan: La rabistojn ni en la rusaj fabeloj ne deziras.

Eĉ en Ĉeĥio aperos principa restrikta aranĝo malgraŭ tio, ke sur ĝia teritorio ĝis nun moviĝas nur 4 rabistoj: Lotrando, Babino, Sarko-Farko kaj Rumcajso. De nun ilia agado estos strikte reguligita. Ili ricevos metian ateston kaj ni mendos por ili elektronikan monregistrilon. Ni kontrolos, ĉu iliaj pistoloj estas laŭregule purigitaj kaj ĉefe ni finigos ilian senbridan agadon. Moderna rabisto devos al siaj viktimoj sendi avizon pri la planata rabo almenaŭ 30 tagojn antaŭe kun la stampoj de distriktoficejo kaj regiona higienisto. Almetenda estos ankaŭ la referenco de ministro pri homaj rajtoj, ke dum la rabado ne estas favorataj minoritatoj. Aliflanke niaj registritaj rabistoj rajtos postuli eŭropajn subvenciojn rekte ĉe siaj parencoj en Bruselo. Kompreneble ili devos dokumenti sian ĉeĥan devenon ĝis la kvina generacio. Se ili ne sukcesos tion pruvi, tiam ili revenos tien, de kie ili venis.

Jes mi ne forgesu: Ivano kun Nastenjo travivis la atakon de akraj rabistoj kaj nun ili verŝajne jam fritas pirogojn kaj blinojn okaze de sia edziĝfesto.

La realeco estas tute alia. Nia fabelo venas al la finalo kaj tio estas la ĝusta momento por malkaŝi al vi ties veran fonon. Nome sub vualo de popola rakonto en ĝi gluglas intrigoj de mondaj financistoj kaj koruptuloj de tutmonda kapitalo.

Ekzemple ni alrigardu la kompatindan sorĉistinon. Unuarigarde riĉa maljunulino, sed neniu scias, ke ŝi ne kapablas pagi latronan hipotekon por sia dometo, al kiu ŝin senskrupule enlogis financaj konsultistoj. La povrulino fine devis investi sian lastan monon al riskaj fondusoj en Volstrito. Kiam ŝi ricevis unuan kvaronjaran informon pri la profito, ŝi preskaŭ ne kredis siajn okulojn. Perfekta borsbankroto! Eĉ la cinika rabistestro eksentis solidarecan ektremeton, kiam li ekvidis la oldulinon ĉirkaŭkuranta en arbaro, svinganta per senvaloraj paperaĉoj kaj grakanta:

„Ili priŝtelis maljunulinon, priŝtelis Jagunjon!“

Nek Nastenjo nek Ivano estas tiaj, kiaj vi ilin konsideras. Reale ili ambaŭ estas implikitaj en spionan aferon de okcidentaj grandpotencoj. Ilian endoktrinigadon aranĝis neniu alia ol la konata agento de brita spiona servo – Ilja Muromec 007. Ivano kun Nastenjo laboras en la sekcio: kunordiga agado por transigado de la rusa minerala riĉaĵo al posedo de privataj korporacioj. En la filmo vi povas spekti ekzemple la scenon, kiel ili transportas kesteton kun uralaj juvelŝtonoj rekte al la manoj de la barono Rotŝildo.

Se vi daŭre dubas pri ilia kontraŭrusa sabota agado, fine de la fabelo vi povas rigardi, kiu aperis ĉe ilia geedziĝfesto. El lernejo vi certe memoras la unuan regulon de aplika politologio: „Kies kukon vi manĝas, ties kanton kantu!“ Mi dediĉis min al la afero kaj helpe de diversaj komunik-mediumoj mi fine ĉiujn edziĝajn festenantojn identigis. Temas pri reprezentantoj de jenaj organizoj: Trilatera komisiono, Bilderberg-grupo, kompleta Rokefeler-familio, Monda Banko, Frataro de Kata Manego, Goldman Saĥs-estraro kaj longa vico de framasonistoj. Ili ĉiuj do estas la „jubilantaj najbaroj“, kiuj kun la junaj novgeedzoj tostas je la Nova Mondordo.

Ankoraŭ ne finiĝis ĉiuj tagoj. Kompreneble Nastenjo kun Ivano ne ripozis sur la laŭroj. Baldaŭ post la edziĝfesto ili postulis specialan subvencion kaj en sia tera loĝkaverno ili fondis konspirĉelon de edziĝintaj liber-framasonistoj. Se ili ankoraŭ vivas, ili subfosadas la respublikon ĝis nun.

Fonto de la informoj: kava konspira potkuko diskrete lokita sur fenestrobreto de iu nenomita ambasadejo kaj kovrita per faldita ekzemplero de la ĵurnalo Moskvaj novaĵoj.

(Tradukis Karel Votoček kaj Margit Turková)

 



Revenu al ĉefa paĝo Jara da Cimerman

Lasta ĝisdatigo de ĉi tiu paĝo okazis la 07.05.2016
Sugestojn kaj atentigojn bonvolu sendi al mia adreso.