Kiel ni ŝtelis fianĉinon

(Verkis Daniel Tomáš 2017-09-22)

Certe ni ĉiuj interkonsentas, ke eniro en geedzostaton estas sankta tago en la homa vivo. Ĝi estas la unua kaj verŝajne la plej grava paŝo survoje al divorco. La paŝo, kiu faras el du reciproke sin amantaj homoj sangavidajn bestiulojn.

Tamen la edziĝfesto estas neforgesebla evento. Junulinoj sin vestas pompe, viroj kondutas senbride kvazaŭ elĉenigitaj, gepatroj kaj pragepatroj de la gefianĉoj kun larmoj en okuloj rakontas inter si jam longe forgesitajn eventojn. La plej kortuŝita estas la patro de la fianĉino, kiu nur malfacile kontentiĝas kun la fakto, ke lia eta princino perdos sian virgecon dum la unua edziĝnokto, nesciante, ke lia filineto malĉastiĝis jam en siaj 13- jaroj en skolta tendaro kun nur je unu jaro malpli juna kamarado, kiu nomiĝis Olin. Tiam ŝi surtretis sian virgulinkroneton en mola herbo malantaŭ la tendara manĝejo.

Al la edziĝfesto kaj precipe al sekva festeno alvenas ankaŭ multnombra vico da kamaradoj de la enamiĝinta paro. Antaŭ ĉio ili profitas la okazon senpage manĝi kaj trinki, tamen necesas mencii, ke ili dum la tuta vespero prizorgas amuzadon. Ili rakontas pikantajn epizodojn el vivo de la novgeedzoj, elpensas tiklajn ludojn, dum kiuj ekzemple la novedzo devas depreni ŝtrumpligilon de sur novedzina femuro sen helpo de siaj manoj. La festenantoj post sin ĵetas la florbukedon, dancas kaj se la edziĝfesto okazas en Kristnaska tempo, ankaŭ verŝas fanditan plumbon. Inter la plej famaj edziĝfestaj folaĵoj elstaras la tiel nomata „Ŝtelo de fianĉino“ kaj ĝuste pri ĝi mi kun mia frato foje zorgis.

Ni embuske gvatis la fianĉinon, kiam ŝi estis revenanta el necesejo. Ŝi mienis iom surprizite, sed la poŝtuko kun kloroformo, kiun mia frato rapidmove alpremis al ŝia nazo, plenefikis kaj tiel ni sukcesis la feliĉan virinon ĵeti en ŝarĝospacon de ŝtelita liveraŭto. Por prepari al la fianĉo streĉan travivaĵon kaj iomete malfaciligi al li serĉadon, ni forveturigis la fianĉinon proksimume 30 km for de la urbo, en profundan arbaron. Tie ni kontrolis la staton de nia „viktimo“ kaj ni ambaŭ estis surprizitaj, kiel profunde ŝi dormas. Verŝajne ŝi laciĝis per dancado kaj ĵetado de florbukedo, ni supozis. Sed ni tute ne suspektetis, kiamaniere nin la friponino superruzis!

Ni ne rimarkis, ke la fianĉino sian dormon nur ŝajnigas. Imagu, ke ŝia iam blanka edziĝrobo havis spaceton, en kiu ŝi kaŝis poŝtelefonon. Tiel ŝi facile difinis sian pozicion kaj navigis sian edzon, al kiu ĉe la serĉado helpis policanoj el vasta ĉirkaŭaĵo. Serĉlumiloj de policaj aŭtoj nin informis pri ilia alveno. Mi kun mia frato eliris al ili renkonte.

„Tro longe al vi daŭris la serĉado, ni atendas vin ĉi tie almenaŭ unu horon!“ kun rideto sur la vango mi riproĉis la alkurintan fianĉon. Anstataŭ respondo frapis mian vangon manpugno, kiu en la momento skuis mian ekvilibron kaj mi falis pervange sur pikan pinglosternaĵon. Ne daŭris longe kaj mia frato kuŝiĝis apud mi. Sekve la policanoj genufleksis sur niajn dorsojn kaj enkatenigis nin.

„Ĉu vi konas ilin?“ la policanoj demandis la fianĉon.

„Mi neniam vidis ilin,“ respondis li, sed tio ne estis vero.

„Kion vi diras?“ protestis mi. „Vi ja vidis nin almozpeti ĉe la urbodomo tuj post la geedziĝa ceremonio! Al mia frato vi eĉ donis cigaredon, ĉar li malhelpis vian fotografadon kaj nun ni rekompence volis ĝojigi vin!“ Sed miajn vortojn neniu atentis. Ĉiuj estis interesigitaj pro la veado eliranta el liveraŭto.

Pordo de la ŝarĝospaco malfermiĝis kaj la fianĉino falis en brakumon de sia edzo. Feliĉa momento de la revido. Mia rigardo elserĉis mian fraton kaj mi rimarkis, ke en liaj okuloj ekbriletis larmoj. Jes, mi havis la saman impreson. Varmigan senton pro bone farita laboro. La tradicio estis plenumita kaj mi estas certa, ke tiu ĉi enamiĝinta paro neniam forgesos sian edziĝfeston.

Min kaj la fraton la policanoj forkondukis al sia deĵorejo, kie ili pridemandis nin. Kion signifas tia enketado mi ne priskribos, ĉar vi konas tion el televido. Tamen nun mi devas por certa tempo ĉesigi la almozpetadon. Mia frato ankoraŭ je du jaroj pli pro la ŝtelita liveraŭto.

(Tradukis Karel Votoček 2018-03)

 



Revenu al ĉefa paĝo Jara da Cimerman

Lasta ĝisdatigo de ĉi tiu paĝo okazis la 24.11.2018
Sugestojn kaj atentigojn bonvolu sendi al mia adreso.